Ĉaĥaroj

Ĉaĥaroj
etno
Suma populacio
132
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Ĉaĥaroj, Ĉaharoj (en ĥalĥa mongola: Цахар, Cahar; en simpligita ĉina 察哈尔部, en tradicia ĉina 察哈爾部) estas subgrupo de Mongoloj kiuj parolas ĉaĥaran mongolan kaj vivas ĉefe en sudorienta Interna Mongolio, de Ĉinio.

La Ĉaharoj estis origine unu el la teritorioj de Kublaj-Ĥano ĉe Jingĵao (nuntempa Ŝjiano). Ili translokiĝis el Ŝenŝjio ĝis la sudorienta regiono kontrolita de la Norda Ĝuan dinastio kun bazo en la Mongola Altebenaĵo en la 15-a jarcento. La Ĉaharoj iĝis unu "tumeno" el ses mongolaj tumenoj sub Daĝan Ĥano kiu estis estrata de liaj sukcedantoj, tial iĝante persona heredaĵo de la nordĝuanaj monarkoj.

Subpremataj de Altan-Ĥano, la Ĉaharoj, estritaj de Daraisung Guden Ĥano, translokiĝis orienten al la areo de la Rivero Liao meze de la 16-a jarcento. Komence de la 17a jarcento Ligdan Ĥano faris ekspedicion okcidenten pro premo el Manĉuoj. Kiam li mortis en Gansuo survoje al Tibeto, lia filo, Ejei, ĉirkaŭita de Manĉuoj, en 1635 ricevis la titolon de Princoj (en ĉina 親王) kaj la nobelaro de Interna Mongolio iĝis tre ligita al la reĝa familio Ĉing kaj interedziĝis kun ili etende. Ejei Ĥan mortis en 1641 kaj estis sukcedita de sia frato Abunai.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Dunnell, Ruth W.; Elliott, Mark C.; Foret, Philippe; Millward, James A (2004). New Qing Imperial History: The Making of Inner Asian Empire at Qing Chengde. Routledge. ISBN 1134362226.
  • Millward, James A. (1998). Beyond the Pass: Economy, Ethnicity, and Empire in Qing Central Asia, 1759-1864. Stanford University Press. ISBN 0804729336.
  • Perdue, Peter C (2009). China Marches West: The Qing Conquest of Central Eurasia. Harvard University Press. ISBN 978-0674042025.
  • Ram Rahul. March of Central Asia. Indus Publishing, 2000 ISBN 81-7387-109-4
  • Johan Elverskog. Our Great Qing: The Mongols, Buddhism and the State in Late Imperial China, ISBN 0-8248-3021-0