Ĉikita | |
Bésiro besïro | |
Proksimuma geografia disvastiĝo de la ĉikita lingvo en Bolivio. | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Makro-ĵea lingvaro | |
Parolata en | Bolivio |
Parolantoj | 2 400 |
Denaskaj parolantoj | 20 000 |
Lingvistika klasifiko | |
Makro-ĵea lingvaro | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Bolivio [1] |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | cax |
Glottolog | chiq1248 |
Angla nomo | Chiquitano |
Franca nomo | chiquitano |
La ĉikita lingvo (hispane: Chiquitano, propralingve: Bésiro), estas indiĝena lingvo de sudorienta Bolivio. Eble ĉirkaŭ dudek mil personoj uzas la idiomon en la regiono de bolivia Ĉako en la provincoj de Ñuflo de Chávez[2] , Velasco[3] , Sandoval[4], Busch[5], Ichilo[6] kaj Chiquitos[7] de Santa-Kruzio, Provinco Iténez[8]de Beniio kaj en kelkaj municipoj de apuda Brazilo[9]. La lingvo estas konsiderata kiel senparenca. Laŭ Joseph Greenberg [10] la ĉikita estas ligita al bororoaj lingvoj en hipoteza makro-ĵea lingvaro, sed tio ne estas pruvita[11] .
La takso de la nombro de parolantoj tre varias de fonto al alia, oni estimas ke ekzistas ĉirkaŭ 6 mil kompetentaj parolantoj, kvankam la etna grupo ĉikita estas inter 47 mil kaj 60 mil individuoj.[9] Baziĝante sur la plej alta nombro, ĝi estus la kvara plej parolita indiĝena lingvo en Bolivio post la suda keĉua, la ajmara kaj la ĉirigana[12] dialekto de la gvarania.
Oni distingas tri grandajn dialektojn de la ĉikita:
Ekzistas gramatiko[14] kaj normigita alfabeto por la skribo de la ĉikita.[15]