Ĉikomoztok aŭ Chicomóztoc (en naŭatla: chicomoztoc, ‘Loko de sek kavoj’ el chicome sep; oztotl, kavo; sufikso c, loko de)? estas la nomo de la mita devenloko de la popoloj Tepanekoj, Ksoĉimilkoj, Ĉalkaj, Akolhuaj, Tlahuikaj, Tlakskaltekoj kaj Aztekoj poste Meksikoj, (nome la sep triboj nahuatlaj) de la centra regiono de Meksiko de Mezameriko, en la postklasika periodo.
Estas asocioj de Ĉikomoztok kun iaj tradicioj relativaj al la legenda Kolhuakan ("loko de la personoj kun prauloj") kiu estis rigardata kiel prestiĝa loko adorata de la nahuatlakaj popoloj. En verkita naŭatla kodeksa la simbolo aŭ glifo kiu reprezentas la lokonomo Kolhuakan prenis la formon de monteto "tordita" aŭ "kurba".
Kelkaj esploristoj intencis identigi la Ĉikomoztok kun preciza geografia loko, probable inter 100 kaj 300 kilometrojn nordoriente de la Valo de Meksiko, inter kiuj eble altaĵo proksima de la aktuala urbo San Isidro Culhuacán.