Ĉimango | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉimango, nomiga en Rio Gande do Sul, Brazilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Milvago chimango (Vieillot, 1816) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ĉimango, Ĉimanga karakaro, ankaŭ konata kiel Tiuque [tjUke] (Milvago chimango) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj subfamilio de Poliborenoj.
Ĝi troviĝas en suda Sudameriko nome en Argentino, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo kaj Urugvajo. Ĝi estas vaganto al Falklandoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaro, altaltituda arbustaro, moderklimata herbejo, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Tiu birdo troviĝas tipe ĉe bordo de akvo, ĉe montetoj, ĉe kampoj, ĉefe se tiuj estis ĵus plugitaj. Ekzempla habitato de tiu birdo estas en la Nacia Parko La Campana ĉe seka arbaro de montetoj de malaltaj teroj de centra Ĉilio; tie unu el la hegemoniaj arboj estas la endanĝerita Ĉilia vinpalmo.[1]
Longo: 37 al 40 cm. Tipa Ĉimango havas malhelbrunan dorson. Kolo, brusto, kaj ventro estas helbrunaj. La krono kaj nuko estas malhelbrunaj, sed la vizaĝo estas pli helbruna. Estas nigreca superokula strio super bruna okulo. Ĝi estas la plej malgranda variaĵo de karakaro. La flugiloj estas brunaj kun malhelbruna strieco en flugilpintoj (plumopintoj) kaj blanka strieco antaŭe (plumobazoj, “fenestroj”) de unuarangaj flugilplumoj. La vosto estas helbruna kun malhelbruna fina zono. La beko estas fortika, dika ĉebaze, hokoforma kun granda supra makzelo kaj hela (flaveca). Ĉe bekobazo estas nuda rozkoloreca brido kun harecaj plumetoj, kie videblas la vaksaĵo. La kruroj estas helgrizaj ĉe maskloj kaj flavecaj ĉe inoj.
Ĝi manĝas ĉefe kadavraĵojn, kaj estas oportunema, atakas malgrandajn junajn birdojn el siaj nestoj, ronĝulojn kaj insektojn. Ĝi ankaŭ ĉasas dumfluge aliajn birdojn. Pro sia oportunemo, ĝi povas uzi la forton de la grupo por ataki ĉiun ajn predon. En Ĉilio la nutra kaj habitata kutimaroj similigas ĝin al korvoj de la norda hemisfero.
La reproduktado okazas kaj solece kaj kolonie. La reprodukta sezono okazas septembre al decembre, kaj ĉefe oktobre. Montras preferon por konstrui neston ĉe vegetaĵaro, kun protekto kontraŭ suno kaj pluvo.
Oni konas tri subspeciojn de Milvago chimango:[2][3]
|