En literaturo kaj dramo, la termino ĉiuhomo jam signifas ordinaran individuon, kun kiu la spektanto aŭ leganto estas supozita povi identiĝi facile, kaj kiu estas ofte lokita en eksterordinarajn cirkonstancojn. Kiel ekzemplo, Bérenger estas ĉiuhomo en la teatraĵo de Eugène Ionesco titolita Rinocero.
La nomo devenas de la angla 15a-jarcenta dramo morala titolita Ĉiuhomo (Everyman). La nuntempa ĉiuhomo tre malsamas de sia mezepoka samnomulo multrilate. Dum al la mezepoka ĉiuhomo tute mankis sendubaj markoj de individualeco por kreivi universalecon en la morala mesaĝo de la teatraĵo, la nuntempa rakontanto probable uzas ĉiuhomon por nemoralaj aŭ, laŭ iuj pensmanieroj, malmoralaj celoj.