Český Krumlov | |
ĉeĥe: Český Krumlov | |
burgo kaj kastelo | |
Vido al Supra burgo
| |
Oficiala nomo: Český Krumlov | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Český Krumlov |
Municipo | Český Krumlov |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Latrán |
Montaro | Šumava cismontaro |
Situo | Český Krumlov |
- alteco | 497 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 48′ 45″ N 14° 18′ 55″ O / 48.81250 °N, 14.31528 °O (mapo) |
Konstruinto | Vítek la 2-a |
Stiloj | Gotika, renesanca, baroka |
Konstruado | 13-a jarcento |
- alikonstruado | 19-a jarcento |
Posedanto | Ĉeĥa respubliko |
Por publiko | alirebla |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.zamek-ceskykrumlov.cz | |
![]() |
Ŝtata burgo kaj kastelo Český Krumlov troviĝas en Ĉeĥio, en samnoma urbo Český Krumlov, en la plej suda parto de Sudbohemia regiono, ĉelime kun Aŭstrio.
Origine gotika burgo, pliampleksigita en la 14-a jarcento kaj renesance rekonstruita en la 16-a jarcento. Adaptoj en stiloj de baroko kaj rokoko okazis en las 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ampleksa komplekso de konstruaĵoj, post Kastelo de Prago la plej granda en tuta Ĉeĥio kaj unu el plej grandaj en tuta Mezeŭropo.
Pro sia unika valoro ĝi estis proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio kaj kune kun la tuta historia urbocentro kiel parto de monda kulturheredaĵo de UNESKO.
La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro en pluraj ĉiĉeronataj linioj:
Krome viziteblas: lapidario, kastela turo, galerioj en buterfarejo kaj monfarejo, ceremikekspozicio en vinkelaro kaj galerio en kastela ĉevalejo.
La kastelo estas ĉirkaŭita de ampleksa parko kun unika natura teatro kun tutmonde unika turniĝanta spektejo.