Čučice (germane Czuczitz, Tschutschitz) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas en dislimejo de Jeviŝovica montetaro kaj Křižanova montetaro, proksimume 35 km sudokcidente de Brno, proksime de urbo Oslavany. Vivas ĉi tie 451 loĝantoj (2024). La municipo estas el tri flankoj ĉirkaŭita de arbaroj kaj ili troviĝas en naturparko Oslava.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Senorady, Lukovany, Ketkovice, Oslavany kaj Nová Ves.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 238 |
---|
1880 | 255 |
---|
1890 | 315 |
---|
1900 | 336 |
---|
1910 | 358 |
---|
1921 | 452 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 494 |
---|
1950 | 532 |
---|
1961 | 539 |
---|
1970 | 557 |
---|
1980 | 493 |
---|
1991 | 451 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 428 |
---|
2014 | 429 |
---|
2016 | 414 |
---|
2017 | 425 |
---|
2018 | 437 |
---|
2019 | 437 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 438 |
---|
2021 | 428 |
---|
2022 | 450 |
---|
2023 | 453 |
---|
2024 | 451 |
---|
- Preĝejo de sankta Jakobo pli Aĝa el la jaro 1748
- Kapelo de sankta Johano Nepomuka
- Ŝtona klasicisma kruco antaŭ la preĝejo
- Minejo de Jozefo – konservita portalo de ŝakto Jozefo la 1-a de eksaj grafitaj minejoj
- Valo de Oslava kaj Chvojnice – naturrezervejo
Mortpafitaj estis en la urbodomo la 5-an de majo 1945:[1]
- František Sochor[1] (1885–1945)
- Jan Bureš[1] (1887–1945)
- Matěj Lipold[1] (1892–1945)