Ĝada al-Samman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1942 (82-jaraĝa) en Damasko, Sirio |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Sirio |
Alma mater | Usona universitato de Bejruto • Universitato de Damasko |
Familio | |
Patro | Ahmed Al-Samman |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • romanisto • poeto • verkisto |
Ĝada al-Samman, ankaŭ Ghada al-Samman (arabe غادة السمان, naskiĝis en 1942 en Damasko) estas siria verkistino, ĵurnalistino, publikigistino, poetino, eldonistino kaj unu el la plej famaj siriaj verkistoj en la mondo [1] kiu depost la mezaj 1980-aj jaroj vivas en Parizo, Francio. Ŝiaj verkoj traktas, interalie, pri cionismo kaj la situacio de la palestinanoj same kiel pri la sociaj kaj politikaj problemoj en Libano. Ŝi ankaŭ estas konsiderata feminisma aŭtorino pro siaj multnombraj tekstoj, kiuj traktas socian kaj psikologian diskriminacion kontraŭ virinoj en la araba mondo. Pluraj de ŝiaj romanoj estis publikigitaj en la angla, la franca kaj la germana.
Ĝada al-Samman naskiĝis en Damasko kaj ricevis mezgradan edukadon ĉe la franca liceo en Damasko[2]. Ŝi studis anglan literaturon en la Universitato de Damasko, poste daŭrigis studi ĉe la usona universitato de Bejruto. La disertaĵo, por kiu al-Samman kolektis materialon en Londono kaj aliaj eŭropaj grandurboj, estis dediĉita al la angla literaturo[3]. En 1964, ŝi revenis al Damasko kaj komencis instrui en la Universitato de Damasko, kies rektoro tiutempe estis ŝia patro, Ahmad al-Samman[4]. Ŝi doktoriĝis ĉe Universitato de Kairo[5].
Ĝada al-Samman verkis plurajn kolektojn de poezio, 6 kolektojn de noveloj, 5 romanojn kaj kelkajn ĵurnalismajn libroj kaj memorlibrojn[6]. La unua libro de Ĝada al-Samman ("Viaj okuloj estas mia destino"), estis publikigita en 1962 en Bejruto, kaj alportis al ŝi famon en la literaturaj rondoj de Sirio kaj Libano. La vera populareco de tiu libro venis post kiam Ĝada mem iĝis fama. En 1975, ŝi publikigis ŝian ĉefverkon "Bejruto '75" - romano kiu laŭ la atesto de kritikistoj kaj legantoj, ŝajnis predikti la okazaĵojn de la libana interna milito (1975-1990) [7]. Jaron poste, ŝi publikigis la libron Beirut Nightmares (Koŝmaroj de Bejruto), pri la hororoj de la interna milito pri kiu Ĝada mem povis atesti. En la 1980-aj jaroj, Ĝada al-Samman jam estis konsiderita unu el la plej bonaj nuntempaj verkistoj en la araba mondo, kaj de la 1990-aj jaroj, ŝiaj verkoj komencis aperi tradukoj de ŝiaj verkoj en angla kaj franca[8]. The Incomplete Works (1979), temas pri ŝiaj memoroj pri diversaj vojaĝoj al arabaj kaj eŭropaj landoj. La noveloj en La Kvadrata Luno (1994) baziĝas sur ŝiaj travivaĵoj en Parizo kaj la kultura konflikto kiun ŝi sentis kiel rezulto de sia vivo en ekzilo en Francio.