Ĝagdalpur | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 494001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 4′ N, 82° 2′ O (mapo)19.0782.03Koordinatoj: 19° 4′ N, 82° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 552 m [+] | ||
Areo | 29 km² (2 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jagdalpur [+] | |||
Ĝagdalpur, laŭ (hindie जगदलपुर) estas urbego, pezindustria centro kaj municipo en Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en distrikto Bastar, kie ĝi estas ties sidejo.
Ĝagdalpur havis populacion de 114 345 en 2021 kun legopovo 90%, signife pli alta, ol la landeveraĝo. En la 2000-aj jaroj Ĝagdalpur atingis la internacian valoron urbego (pli granda, ol cent mil).
Ĝagdalpur situas laŭ rivero en montaro 555 metrojn super la marnivelo. Vizianagaram troviĝas 181, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 243, Varangal 283, Ĉandrapur 301, Kolkato 765, Mumbajo 967, tutlanda ĉefurbo Delhio 1168, kilometrojn (aere) [1].
Ĝagdalpur estas praa historia urbo apartenanta al pluraj reĝlandoj, princlandoj. Aparte menciindas la malgranda princlando de Bastar kun ĉefurbo ĉefurbo Ĝagdalpur inter 1324-1948.
La areo ĉirkaŭ Ĝagdalpur estas agrikultura; dum en la urbo mem ekloĝis komercistoj kaj metiistoj. Pluraj industriaj firmaoj komencis funkcii en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, la ŝtalfabrikoj jam komence de la 21-a jarcento. La enlanda turismo ankaŭ ludas gravan rolon en la ekonomia vivo.
En Ĝagdalpur la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo kun 54%. Pro la enmigrantoj estas uzataj pluraj aliaj lingvoj.
81,5% de la populacio estas hinduoj, kristanoj 9%, krome islamanoj 5%, iomete ankaŭ aliaj religioj.
En Ĝagdalpur signifa universitato funkcias.
Ĝagdalpur havas trairan fervojan linion kaj 4 signifaj vojoj kuras al la urbego. Loke enlanda flughaveno funkcias.
Ĝagdalpur havas savanoklimaton laŭ Klimata klasifiko de Köppen (Oh) kun influo de musono. Jare pluvas 1495 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro. Decembre kaj januare apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 18-31 °C.