Ĝubajl | |||
---|---|---|---|
| |||
urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 31961 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 378 949 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 0′ N, 49° 40′ O (mapo)2749.666666666667Koordinatoj: 27° 0′ N, 49° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 7 m [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝubajl, arabe الجبيل estas marhaveno kaj urbego en Sauda Arabio, en Regiono Ŝarkija. Ĝi estas la plej granda industria urbo de Proksima Oriento kaj la kvara plej granda petrolkemia firmao de la mondo.
Ĝubajl situas en orienta parto de la lando sur la marborda ebenaĵo laŭ la Persa Golfo. Katif troviĝas 64, Dammam 96, Ĥubar 104, Rijado 490, Medino 1331, Mekao 1360, Ĝido 1444 km [2].
Ĝubajl estis fondita inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj kiel malgranda fiŝkaptista vilaĝo. En tiu loko ekde 1933 geologoj komencis esplori petrolojn. En 1975 la registaro indikis Ĝubajl-on kiel lokon por nova industria grandurbo.
Loĝantoj de Ĝubajl laboras en la naftoindustrio. Oni okupiĝas en ĉiuj branĉoj de petrolindustrio.
Ĝubajl havas 2 aŭtoŝoseojn, fervojan ligon al la menciita Dammam, 2 havenojn (por komerco kaj industrio). La flughaveno - kiu estas la plej granda en la mondo - estas komuna kun la najbaraj urbegoj, sed estas loka flughaveno, kiun la armeo profitas.
Ĝubajl havas dezertan klimaton. Tre malofte pluvas.