Ĵerzo (angle jersey) estas trikita vestaĵo (pulovero), kiu plejofte estas farita el lano, kotono aŭ la samnomita ĵerzeja teksaĵo [1][2]. La veŝto plejofte similas al svetero kaj tio estas kontraste al kardigano kiu similas al jako, pro la simileco inter la vestaĵoj la vorto estas ofte uzata kiel aparta vorto por svetero [3].
Sporta ĵerzo estas sportvestaĵo, ĉemizo aŭ subĉemizo, portata de membro de sporta teamo, per kies helpo eblas identigi al kiu teamo ŝi/li apartenas, kaj tia veŝto enhavas la nomon de la atleto, kiu ĝin portas, kaj ŝian/lian teaman numeron. Estas kazoj kie la veŝto ankaŭ inkluzivas la emblemon de la sponsoro de la teamo.