Őrbottyán | |
---|---|
Stacidomo [+] | |
Flago | Blazono |
Hungaria urbo [+] | |
Regno | Hungario |
Regiono | Meza Hungario |
Departemento | Pest |
Distrikto | Distrikto Vác |
Koordinatoj | 47° 41′ N, 19° 17′ O (mapo)47.6872119.28323Koordinatoj: 47° 41′ N, 19° 17′ O (mapo) [+] |
Akvokolektejo | 27,37 km² (2 737 ha) [+] |
Areo | 27,37 km² (2 737 ha) [+] |
Loĝantaro | 8 186 [+] (1-a de januaro 2024) |
Denseco | 299,09 loĝ./km² [+] [+] |
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] |
Poŝtkodo | 2162 [+] |
Telefona antaŭkodo | (+36) 28 |
KSH kodo | 08545 |
Vikimedia Komunejo: Őrbottyán [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
Őrbottyán [OrbotjAn] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Vác.
Őrbottyán situas 30 kilometrojn nord-oriente de la ĉefurbo, sur malebenaĵo, laŭ fervojo Budapeŝto-Veresegyház-Vác, laŭ flankovojoj, Veresegyház estas en la najbareco.
La regionon ĉirkaŭas montetoj (Montetaro Gödöllő), kaj ĝi estas riĉa je vivantaj akvoj: riveretoj, lagoj - eĉ kelkaj familiaj domoj havas propran, naturan lageton en siaj ĝardenoj.
Al Őrbottyán oni povas alproksimiĝi per trajno (de la Stacidomo Nyugati en Budapeŝto), aŭ per aŭtobuso (de Újpest Városkapu).
En 1970 Őrbottyán estiĝis per kuniĝo de du historiaj vilaĝoj "Őrszentmiklós" [orsentmikloŝ] kaj Vácbottyán [vacbotjan]. La unuigita komunumo urbiĝis en 2013.
La loko estas preferata far loĝantoj de la budapeŝtanoj, kiuj dezirante por si mem kvietan, senbruan loĝlokon, volonte elektas ĉi tiun lokon.
Őrbottyán estas tiu urbo, en kiu la sonorilegoj de la preĝejoj (ĝi havas 5 preĝejojn) ne nur sonas, sed ankaŭ estas surloke produktataj. Ĉi tie vivas kaj laboras la unusola mez-eŭropa (en senco de larĝa Karpat-baseno) sonoril-faristo, Miklós GOMBOS. Li daŭrigas la familian tradicion, lerninte la malfacilan profesion de sia patro, Lajos GOMBOS, kaj farante la sonorilegojn (ĉefe el bronzo) por la preĝejoj de la tuta lando.
Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.
Alőr | Alsóőr | Felsőőr | Őr | Őraljaboldogfalva | Őrbottyán |
Őrdarma | Őregyház | Őrfalu | Őrhalom | Őrhegy | Őrimagyarósd |
Őriszentpéter | Őrmező | Őrös | Rábaőr | Szamosőrmező | Temesőr |