Ősagárd, slovake Agárd estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Rétság. Ĝis 1906 la oficiala nomo estis Agárd. Tiam la vilaĝo ricevis aldonaĵon "ős" (=praa) por fari diferencon de la alia Agárd.
Ősagárd situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Rétság troviĝas 16, Vác 22, Budapeŝto 57 km-ojn.
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1424. En 1439 Agárd apartenis al fortikaĵo de Szanda. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, kiun en la 18-a jarcento slovakoj refondis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, migra poŝto.