Ősi (Oŝi) estas vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Várpalota. La vilaĝonomo signifas hungare: malnova.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo inter 2 rojoj, laŭ flankovojoj.
Pli frue romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1009 en latina formo Villa Euse. Tiam la kampoj apartenis al episkopejo de Veszprém. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al grava defenda zono de la germanoj, la Ruĝa Armeo longe sieĝis ĝin.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kanalizado.