Ŝafkapa sargo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ŝafkapa sargo aŭ Ŝafkapulo, Archosargus probatocephalus, estas mara fiŝo de la familio Sparedoj, kiu kreskiĝas ĝis 760 mm, sed komune atingas 250 al 500. Ĝi estas ebena kaj premeca fiŝo, kun 5 al 6 malhelaj (malhelgrizaj) vertikalaj larĝaj strioj en la flankoj de la korpo sur griza fono. Ĝi havas akrajn dorsajn spinojn. Ties dieto konsistas el ostroj, pektenoj, kaj aliaj duvalvuloj, kaj ankaŭ de lepadoj, violonkraboj, kaj aliaj krustuloj.[1] Ĝi havas akran buŝon, kun kelkaj linioj de fortikaj dentoj, kiuj helpas rompi la ŝelojn de ties predoj.