Ŝaho Ruĥo, Ŝahruĥo Mirza aŭ Shāhrukh Mīrzā (en farsi شاهرخ میرزا Šāhruĥ Mīrzā)[1][2] (20a de aŭgusto 1377 – 13a de marto 1447) estis la reganto inter Timuridoj de la orienta parto de la imperio establita de sia patro, nome fama militsenjoro de Centra Azio nome Timur (Tamerlano) kiu fondis la timuridan dinastion, regante plej el Persio kaj Transoksiano inter 1405 kaj 1447. Ŝāhruĥo estis la kvara kaj plej juna filo de Timur kaj filo de unu el liaj konkubinoj.