Laŭ la antikva eposo en sanskrito nome Mahabarato, Ŝakuntalo, Ŝakuntala aŭ Shakuntalá estis la filino de la apsara Menakā, kiu seksaltiris unu nokton la saĝulon Viŝuamitra. Ŝia historio, rakontita en la Mahabarato, estis teatrigita diversajn okazojn, el kiuj la plej fama estas la poezia teatraĵo Abhijñānaśākuntalam ("La ekkonilo de Ŝakuntala" aŭ "De Ŝakuntala rekonita per ĵetono") verkita de Kalidaso. En Hinduismo, Ŝakuntalo (en sanskrito: Śakuntalā) estas la edzino de Duŝjanta kaj patrino de la imperiestro Bharata.
La verko Ŝakuntalo de Kalidaso markis la plej altan pinton de la Sanskrita literaturo kaj apartenis al la periodo de la Gupta imperio. Ĝi estas ĝenerale rigardita kiel majstraĵo. Ĝi estis inter la unuaj sanskritaj verkoj estantaj tradukitaj en la anglan, kaj poste estis tradukita en multajn lingvojn.[1]