Ŝluknova montetaro | |
ĉeĥe Šluknovská pahorkatina, germane Lausitzer Bergland | |
montaro | |
Vido al Varnsdorf el Hrádek
| |
Oficiala nomo: Ŝluknova montetaro | |
Landoj | ![]() ![]() |
---|---|
Regiono | Ústí nad Labem Ĉeĥio |
Historiaj regionoj | Bohemio, Saksio |
Parto de | Gigantmontara regiono |
Najbaras kun | Elba Grejsmontaro, Ĵitava baseno, Luzacia montaro |
Akvejo | Elbo, Spree, Neiße |
Plej alta punkto | |
- situo | Hrazený |
- alteco | 608 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 58′ 32″ N 14° 25′ 33″ O / 50.97556 °N, 14.42583 °O (mapo) |
Areo | 276,00 km² (27 600 ha) |
Geologia konsisto | granito, granodiorito, lamprofiro |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
![]() | |
![]() |
Ŝluknova montetaro (ĉeĥe Šluknovská pahorkatina, germane Lausitzer Bergland, suprasorabe Łužiske hory) estas montetaro pleniganta preskaŭ la tutan teritorion de Ŝluknova terlango, krom ties suda kaj sudokcidenta partoj. La plej alta monto estas Hrazený (609,7 m), situasnta en meza parto de la tutaĵo, inter urboj Velký Šenov kaj Mikulášovice. Temas pri milde ondiĝinta pejzaĝo kun altecaj diferencoj maksimume ĝis 300 metroj, sen karakterizaj elementoj, sed kun konservita naturo kaj alternaj arbaraj kreskaĵoj. La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Šluknov.
De sude situanta Luzacia montaro apartigas ĝin linio kuniganta en distrikto Děčín municipojn Kyjov, Rybniště kaj Dolní Podluží.
La teritorio de Ŝluknova montetaro falas en akvejon de Elbo, Neiße kaj Spree. Kondukas ĉi tie disakvejo inter Norda kaj Balta Maro. La plej granda akva areo de la regiono estas Granda fiŝlago de Rybniště situanta 3 km sudokcidente de Varnsdorf.