Ŝtata Muzeo de la Universitato de Nebrasko | |||
---|---|---|---|
muzeo de natura historio universitata muzeo organizaĵo | |||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Lincoln | ||
Estiĝo | 1871 | ||
Koordinatoj | 40° 49′ 12″ N, 96° 42′ 7″ U (mapo)40.82-96.701944444444Koordinatoj: 40° 49′ 12″ N, 96° 42′ 7″ U (mapo) | ||
| |||
Parto de | Universitato de Nebrasko-Lincoln vd | ||
Retpaĝo | http://www.museum.unl.edu/ | ||
La Ŝtata Muzeo de la Universitato de Nebrasko (origine kaj oficiale angle University of Nebraska State Museum, konata ankaŭ kiel Elephant Hall, "elefanta halo") estas naturhistoria muzeo kiu montras biodiversecon, paleontologion, kaj kulturan diversecon de la teritorio kio nune estas Nebrasko. Ĝi estis fondita en 1871. La muzeo situas en la konstruaĵego Morrill Hall de la Universitato de Nebrasko-Lincoln ĉe la angulo de la stratoj 14a kaj Vine en Lincoln (Nebrasko), Usono.
La muzeo enhavas la planetarion Mueller, praktikan sciencan eltrovcentron, kaj la mondfaman "elefantan halon", kie vizitantoj vidas la tutmonde plej grandan fosilion de arktika mamuto inter la ĉefranga kolekto de fosiliaj elefantoj. Ankaŭ prezentitaj estas interagaj paleontologiaj ekspoziciaĵoj, galerio de dinosaŭroj, ekspoziciaĵoj de antikva vivo kaj evoluo, naturdioramoj, gemoj kaj mineraloj, indianojkaj afrikaj ekspoziciaĵoj, kaj provizora ekspoziciaĵa galerio havanta rotaciajn ekranojn pri diversaj temoj inkluzive de fotarto, stebkovriloj kaj belartoj.
40° 49′ 12″ N 96° 42′ 07″ U / 40.82000 °N, 96.70194 °U (mapo)