Ŝtata Universitato Frostburg | ||
---|---|---|
Konstruaĵo pri Konektoj kaj Informa Teknologio de Frostburg State University
| ||
universitato publika eduka institucio en Usono | ||
moto | One University. A World of Experiences Unu Universitato. Tuta Mondo de Spertoj. | |
Informoj | ||
fondodato | 1898 | |
Situo | ||
Geografia situo | 39° 39′ 1″ N, 78° 55′ 57″ U (mapo)39.6504-78.9325Koordinatoj: 39° 39′ 1″ N, 78° 55′ 57″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | 101 Braddock Road, Frostburg, MD, 21532-1099 | |
poŝtkodo | 21532-1099 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 4 857 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La Ŝtata Universitato Frostburg (angle Frostburg State University, akornime FSU) estas usona universitato en Frostburg, parto de la Universitata Sistemo de Marilando [1].
La universitato estis fondita en 1898 fare de Marilanda Ŝtata Senatano John Leake sub la nomo Ŝtata Normala Lernejo kaj origine servis por trejni instruistojn. La urbo Frostberg estis elektita ĉar ĝi ofertis la plej bonan eblan lokon sen kosto al la ŝtato.
En 1935 ĝi estis renomita Teachers' College at Frostburg , kaj en 1945 ĝi estis renomita Frostburg State Teachers College . Ekde 1963 ĝi nomiĝis Frostburg State College . Ĝi estas nomita Frostburg State University ekde 1987. La universitato ĉefe trejnas edukistojn kaj komercajn ekonomikistojn. Ĝi aljuĝas akademiajn bakalaŭrojn kaj magistrojn .
En aŭtuno 2020, la universitato havis 4,857 studentojn. De tiuj, 54% estis inaj kaj 46% masklaj; 1% identigitaj kiel aziaj, 29% kiel nigruloj aŭ afrik-usonanoj, kaj 5% kiel hispanoj/latinidoj [2].
Hodiaŭ, la instruejo estas plejparte enloĝeja universitato (la plej multaj studentoj studas la tutan tempon kaj vivas ene de la universitata kampuso ).
La universitato ofertas 47 studentajn majorojn, 16 bakalaŭrajn programojn, kaj 1 doktorecon en eduka gvidado.