Ŝtirlic | |
---|---|
fikcia homo • literatura rolulo • filma rolulo • fikciulo en televida serio | |
Kreita de | Julian Semjonov |
Verko | 17 momentoj de printempo Seventeen Moments of Spring |
Rolita de | Vjaĉeslav Tiĥonov, Uldis Dumpis, Vsevolod Safonov, Rodion Naĥapetov, Vladimir Ivashov, Daniil Strakhov, Ēriks Lācis |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio • Nazia Germanio |
Okupo | spiono |
Ŝtirlic (Max Otto von Stierlitz, ruse Шти́рлиц, operacia kromnomo Maksim Miksimoviĉ Isajev, kaj fakte Vsevolod Vladimiroviĉ Vladimirov) – fikcia rolulo de 12 romanoj de Julio Semjonov, popularigita per portelevida filma adapto unu el ili Deksep momentoj de printempo. La 12-parta fimserio estis reĝisorita de Tatjana Lioznova. Ŝtirlic estis aktorita de Vjaĉeslavo Tiĥonov.
Ŝtirlic estas sovetia spiono kaj kiel kolonelo de SS (SS-Standartenführer) laboras en Ĉefa Oficejo de Sekureco de Regno (Reichssicherheitshauptamt) en Berlino. Lia ĉefa kontraŭulo en spiona ludo estas generalleŭtenanto de SS (SS-Gruppenführer) Muller, estro de Gestapo.