Ŝtoncirklo estas ronda kunigo de starantaj ŝtonegoj, kiuj estas grandparte ne prilaborita. La ŝtoncirklo konsistas el menhiroj aŭ migraj ŝtonegoj. La angla Cromlech (kromleĥo) kaj la nordia Domarring estas similaj, komparu ankaŭ kun henĝo.
Cirkloforme metitajn ŝtonojn oni uzis por enkadrigado de dolmenoj, tombomontetoj, Tor-Cairn-oj aŭ similaj strukturoj. Ili estas grandparte pseŭdo-ŝtoncirkloj, kiel la Cromlech von Saint-Marc-sur-Mer. Kelkaj Henge-oj, inter ili Avebury kaj la ringo de Brodgar, havas ŝtoncirklojn, sed ne estas veraj ŝtoncirkloj.
Sur la Britaj insuloj estas kalkulitaj pli ol 700 ŝtoncirkloj, precipe en Kornvalo, en Nordirlando kaj Irlando (en la graflando Corcaigh) kaj ĉe la rivero Dee en Skotlando.
En Anglujo la centro de la ekesto de ŝtoncirkloj estis la Laga Distrikto. Krome troviĝis ĉ. 30 pliaj ŝtoncirkloj, ekzemple (la ŝtoncirklo Castlerigg) kaj Stones of Stenness (sur la Orkadoj).
Ŝtoncirkloj situas en valoj, sur riveraj terasoj, sur malaltaj pasejoj kaj en proksimeco de akvejoj. La forte detruita ŝtoncirklo de Lochmaben apud Gretna Green povis esti datumita je 3275 a.K. En Cumbria la averaĝa diametro de ŝtoncirkloj estas 37 m. La henĝo havas averaĝan diametron de 73 m. Pli poste la cirkloj fariĝas pli grandaj kaj de 14 de ili havas diametron de 61 m.
La ŝtoncirklo de Callanish estas unu el la plej grandaj megalitoformacio sur la Britaj insuloj. Ili situas sur la insulo Lewis sur la foraj Hebridoj.
Seán ó Nualláin distingas 4 grupojn:
La plej malnovaj ringoj estas el la Irlanda bronzepoko, kiu komenciĝis ĉ. 2000 a.K. Temas pri la ŝtoncirkloj de Beaghmore (1600 a.K.) proksime de Cookstown (Ulster, Nordirlando). Ili konsistas kelkfoje el kapgrandaj ŝtonoj, do ili estas grandarte nemegalitaj.
La irlandaj ŝtoncirkloj havas diametron de tri ĝis sesdek metrojn. Ili koncentriĝas en la graflando Tír Eoghain (Nordirlando) kaj Corcaigh, kie la ferepoka Drombeg Ŝtoncirklo la plej bone konservita kaj la ŝtoncirklo de Templebryan North estas el la plej grandaj. En la okcidento kaj oriento de la insulo ekzistas 19 ŝtonĉirkloj, interalie ĉe la Lough Gur (ŝtoncirklo de Grange) en la graflando Limeriko, la ŝtoncirkloj de Glebe en la graflando Maigh Eo kaj la Clocha an Phíobaire en la graflando Cill Mhantáin. Kelkaj estas ĉirkaŭitaj de remparoj kaj fosaĵoj. Ili povas ĉirkaŭi dolmentombojn, menhirojn, sed ankaŭ koridortombojn.
En la graflando Corcaigh troviĝas grupo de malgrandaj ŝtoncirkloj (ekzemple Carrigagulla, Cullomane, Glanbrack), kiuj estas konataj kiel „Five-stone-circle“ (kvin-ŝtonaj cirkloj). La formo estas konata ankaŭ en la graflando Ciarraí (Cashelkeelty) kaj sur la brita ĉefa insulo (Druid’s Circle, Five Stanes apud Jedburgh). Alia grupo estas nomata radiaj ŝton-kairnoj (Kealkill, Knocknakilla, Knockraheen 1), ĉar la ŝtonoj indikas per ilia mallarĝa flanko al la centro.
Pluraj ŝtoncirkloj (kromleĥoj) estas en norda Pollando ([1]) (vidu du suprajn fotojn). En limigita kvanto ŝtoncirkloj ankaŭ ekzistas en Bretonio (Er Lannic), en Sudfrancujo (ĉi tie kelkaj havas eŭske „Harrespil“) kaj sur la iberia duoninsulo (Almendres, Portela de Mogos).
Neesploritaj estas la ŝtoncirkloj de Nabta-Playa en la Saharo. En Senegalo kaj en Gambio troviĝas ĉirkaŭ 50 Senegambiaj ŝtoncirkloj. [2]