Ŝtonmino aŭ ŝtonminejo estas plej ofte subĉiela minejo nome minejo kiu funkcias subĉiele, tio estas sur la surfaco de la tereno, diference de la subteraj, kiuj funkcias sub tiu. En tiuj elfosaĵoj oni akiras industriajn, ornamajn rokaĵojn aŭ volumenaĵojn. La ŝtonminoj estas ofte malgrandaj instalaĵoj, kvankam entute ties aro konsistigas probable la plej grandan volumenon de la tutmonda minado.
La produktoj akiritaj en la ŝtonminejoj, diference de la cetero de la minekspluatejoj, ne estas prilaboritaj per koncentrigo sed eble ĉefe per eltranĉado. La ĉefaj rokoj akiritaj el ŝtonminejoj estas jenaj: marmoro, granito, kalkoŝtono, travertino kaj ardezo.
Ĉiu ŝtonminejo havas pli malpli longdaŭran utilan vivon, kaj post ties elĉerpo, la abandono de la minagado povas rezulti en problemoj por la medio, ĉefe rilate al la detruo de la pejzaĝo.
Por ekspluatado de subĉiela minejo foje necesas elfosi, per mekanikaj resursoj aŭ per eksplodaĵoj, la terenojn kiuj kovras aŭ ĉirkaŭas la geologian formaĵon kiu formas la kuŝejon.
La subĉielaj minoj estas ekonomie enspezaj kiam la kuŝejoj estas ĉe la surfaco, eĉ se post malgranda kovro aŭ la karaktero de la tereno ne estas strukture taŭga por subtera laboro (kiel ĉe sablo aŭ gruzo). Kiam la profundeco de la kuŝejo pliiĝas, la ekonomia avantaĝo de la subĉiela mino malpliiĝas favore de la ekspluatado pere de subtera minado.