Ŝuŝenskoe | |||
---|---|---|---|
labora loĝloko de Rusio protektata areo de Rusio ![]() | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 662720 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 384 (1959) [+] | ||
Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 20′ N, 91° 56′ O (mapo)53.32583333333391.939444444444Koordinatoj: 53° 20′ N, 91° 56′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 112,88 km² (11 288 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ŝuŝenskoe aŭ Ŝuŝenskoje, literumita ankaŭ Shushenskoye (en la rusa: Шу́шенское, IPA: [ˈʂuʂɨnskəjɛ]) estas urbo (urbotipa loĝloko) kaj administracia centro de la Distrikto Ŝuŝenskij de Krasnojarska regiono, Rusio, kuŝanta sur la kunfluejo de la riveroj Jenisejo kaj Granda Ŝuŝo. La populacio estis de 17 513 loĝantoj (en la popolnombrado de 2010);[1] de 19 067 loĝantoj (en la popolnombrado de 2002);[2] de 19 289 loĝantoj (en la popolnombrado de 1989).[3]
Vladimir Lenin estis en interna ekzilo tie el 1897 ĝis 1900. En 1970, muzeo dediĉita al lia tempo en Siberio estis malfermita. Nuntempe, tiu muzeo estas unu el la plej elstaraj lokaj vizitindaĵoj. Multaj vizitantoj el la tuta Rusio kaj el eksterlando venas tien vidi la historion de la restado de Lenino same kiel pri la vivo de kamparanoj dum la 18-a jarcento.
Alia grava trajto de tiu areo estas ties naturaj rezervejoj. Krome okazas festivalo de etna muziko.