Ŝuŝtar · شوشتر | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Ĥuzestano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 878 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 3′ N, 48° 51′ O (mapo)32.04972222222248.848333333333Koordinatoj: 32° 3′ N, 48° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 50 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shushtar [+] | |||
Ŝuŝtar (perse شوشتر) estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano. La urbego estas konata kiel Venecio de la Oriento. Laŭ sciencistoj la loknomo signifas: "pli granda / pli bona ol Ŝuŝ".
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 101 878 loĝantoj.
Ŝuŝtar situas en valo laŭ rivero Karun, 92 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Ahvazo.
Dum regno Elamo Ŝuŝtar estis konata kiel Adamdun. Dum la Sasanida Imperio ĝi estis insulo-urbo kaj somera rezidurbo. Artefaritaj subteraj kanaloj tra katakomboj faris reton en la urbo. Pro tiu sistemo la urbego estas deklarita Monda Heredaĵo. La katakomboj estis ankaŭ ŝirmejoj kontraŭ la someraj 50 °C. La urbo longe funkciis kiel fortikaĵo laŭ la Reĝa Vojo en antikva Persujo, kunligante la ĉefurbon kun Persepolo. Sklavoj de la romianoj konstruis digon de Cezaro, kiu estas kombinaĵo de arka ponto kaj digo, 500 metrojn longa kaj estas la plej orienta el la pontoj konstruitaj de la romianoj. Novaj irigaciaj instalaĵoj estis kreitaj en la apudaĵo multajn jarcentojn poste kaj parte konservitaj ĝis hodiaŭ. En la XIX-a jarcento komenciĝis la laŭgrada malpliiĝo de la urbo, perdinte la gravecon de granda agrikultura centro. Ŝuŝtar estis deklarita urbo en 1927.