La Ŝvetambaroj (Sanskrito: श्वेताम्बर, śvetāmbara, blank-vestita) estas grupo en ĝajnismo.
Kvankam estas ankaŭ Ŝvetambaraj monaĥoj, Ŝvetambaroj estas grupo pli laika en la ĝajna komunumo. Kompare al la Digambaroj, ili reprezentas iom pli moderajn vidpunktojn. Sed ankaŭ la Ŝvetambaroj vivas, principe, laŭ la ordono de ahimsa (ne-perforto kaj respekto por ĉia vivaĵo). Por ne hazarde insekto mortigi insekton ili ofte havas blankan buŝ-protektilon aŭ balaas la teron aŭ plankon antaŭ paŝi sur ĝi.
El la postuloj de perforto kaj de nemovo rezultis, ke ĝajnoj estas plejparte en la 'sidaj', sed 'riĉulaj' profesioj, kiel komercistoj, juvelistoj ktp. Tiu fakto, kune kun plejparte asketa vivstilo, signifis ke multaj el la Ŝvetambara-familioj, iĝis tre riĉaj, kaj povis financi per multa mono lukse desegnitajn temploj kaj ilian restarigon (ekzemple en Mount Abu, en Ranakpur aŭ en Jaisalmer). Tiujn templojn eniras ankaŭ la Digambaroj.