La ŝvitadego aŭ hiperhidrozo (el la greka ἱδρώς, kiu signifas « ŝvito »[1]) estas ĉu malsano, en kiu la malsanuloj tro ŝvitas,[2] ĉu simptomo. Ĉefa konsekvenco ne tuŝas la sanon de la paciento sed la sociaj rilatoj, kiuj vidiĝas endanĝerigitaj pro la rigardo al la ŝvitego. Pro tio oni nomas ĝin ankaŭ "silenta handikapo".[3]
Ĉi tiu simptomo koncernas ĉirkaŭ 3% de la usonanoj[4], de la germanoj[5], kaj 1 % de la britoj[6]. Ĝi tuŝas same al viroj kaj al virinoj. Ĝis 40% de la suferantoj havas alian samfamilianon kun la sama neregulaĵo, pro kio oni konsideras ĝin hereda malsano.