Šardice (germane Scharditz) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio situanta 8 km sudokcidente de Kyjov. Vivas ĉi tie 2 177 loĝantoj (2024). Šardice estas ankaŭ signifa vinkultivada municipo enfalanta en vinkultivadan subregionon Moravia Slovakio. La vinoj de la loka agrikultura kooperativo Neoklas estas liverataj ekzemple ankaŭ al Praga burgo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Svatobořice-Mistřín, Strážovice, Nenkovice, Stavěšice kaj Hovorany.
Devene Šardice estis municipo enfalanta sub aŭgustenana ordeno el Brno (abatejo ĉe baziliko de Ĉielpreno de Virgulino Maria en Malnova Brno), siajn genetikajn eksperimentojn ĉi tie faris ankaŭ abato de la aŭgustenana ordeno Johann Gregor Mendel.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 463 |
---|
1880 | 1 561 |
---|
1890 | 1 623 |
---|
1900 | 1 744 |
---|
1910 | 2 003 |
---|
1921 | 2 096 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 979 |
---|
1950 | 1 920 |
---|
1961 | 2 302 |
---|
1970 | 2 303 |
---|
1980 | 2 284 |
---|
1991 | 2 116 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 197 |
---|
2014 | 2 199 |
---|
2016 | 2 174 |
---|
2017 | 2 187 |
---|
2018 | 2 177 |
---|
2019 | 2 191 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 181 |
---|
2021 | 2 096 |
---|
2022 | 2 154 |
---|
2023 | 2 178 |
---|
2024 | 2 177 |
---|
- Preĝejo de sankta Mikaelo ĉefanĝelo
- Aŭgustenana rezidejo el la dua kvarono de la 18-a jarcento
- Monumento al falintoj el la dua mondmilito el la jaro 1945