Šedivec | |||
municipo | |||
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Šedivec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Letohrad | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Situo | Šedivec | ||
- alteco | 470 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 47″ N 16° 32′ 03″ O / 50.04639 °N, 16.53417 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,88 km² (388 ha) Šedivec | ||
Loĝantaro | 205 (2024) | ||
Denseco | 52,84 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1539 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 564 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 581038 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Šedivec | |||
Retpaĝo: www.obecsedivec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Šedivec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, ĉe ŝoseo n-ro 360, 4 km nordoriente de urbo Letohrad. Vivas ĉi tie 205 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Letohrad, Nekoř kaj Lukavice.
La unua skriba mencio pri Šedivec estas el la jaro 1539. Ĝiaj loĝantoj estis plejparte terkulturistoj. Nuntempe la loĝantoj estas okupitaj en proksimaj urboj, plej multaj en Letohrad.
Kontraŭe al la lernejo situas monteto nomata Hradisko. Laŭ legendo iam ĉi tie staris klostro. Monaĥoj estis vestitaj en grizaj sutanoj kaj de tio estas nomo de la vilaĝo (griza estas ĉeĥe "šedivý"). Laŭ la legendo estas ĉi tie ankoraŭ nun enfositaj klostra mono, roboj, sonorilo, diversaj iloj kaj kaliko. Sed ĝis nun neniu ion trovis.
Lernejo estis en Šedivec konstruita en la jaro 1909. Bedaŭrinde ĝi estis en la jaro 1974 fermita pro malgranda nombro da lernantoj. Ĝi estis rekonstruita je antaŭlerneja ĝardeno.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 293 |
1880 | 319 |
1890 | 326 |
1900 | 322 |
1910 | 296 |
1921 | 268 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 241 |
1950 | 204 |
1961 | 211 |
1970 | 203 |
1980 | 181 |
1991 | 205 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 210 |
2011 | 206 |
2014 | 197 |
2016 | 213 |
2017 | 207 |
2018 | 207 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 202 |
2020 | 205 |
2021 | 195 |
2022 | 204 |
2023 | 208 |
2024 | 205 |
Pseŭdorenesanca preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria estas el la jaro 1898, ununava, oblonga. Altaraj bildoj de Virgulino Maria kaj de Sankta familio kaj ankaŭ bildoj de Virgulino Maria Lurda kaj de Oferfaro de Kristo en Templo estas de Jan Umlauf el la jaroj 1898 kaj 1899. Ĉefaltaro estas laboro de F. Voleský el Česká Třebová
La preĝejo kaj ankaŭ la tombejo kun kadavrejo estis konstruitaj per mono kolektita de la loĝantoj. Bazo de la kolekto estis heredaĵo post Martin Motyčka. Homoj kontribuadis per mono, aĉeto de ekipaĵoj, sed ankaŭ per propra laboro kaj per transporto de konstrumaterialoj.
En la jaro 1905 estis havigitaj du sonoriloj. Bedaŭrinde ili estis baldaŭ en la unua mondmilito konfiskitaj por militaj celoj.