Šindelová | |||
germane Schindlwald | |||
municipo | |||
Šindelová
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Šindelová | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Sokolov | ||
Administra municipo | Kraslice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ercmontaro | ||
Situo | Šindelová | ||
- alteco | 598 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 19′ 08″ N 12° 36′ 12″ O / 50.31889 °N, 12.60333 °O (mapo) | ||
Areo | 38,32 km² (3 832 ha) | ||
Loĝantaro | 302 (2024) | ||
Denseco | 7,88 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 357 06 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0413 | ||
NUTS 5 | CZ0413 560677 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.sindelova.cz | |||
![]() |
Šindelová (germane Schindlwald) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov en Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 302 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jindřichovice, Nejdek, Vysoká Pec, Stříbrná, Přebuz kaj Rotava.
Ĝis duono de la 20-a jarcento la loĝantaron de Šindelová kreis el granda plimulto germanoj. Post la dua mondmilito okazis ellandigo de devenaj malnovekloĝintoj. Oni jam neniam sukcesis la municipon ĝisloĝigi.
La komencoj de minado kaj prilaborado de fererco en tiuj ĉi lokoj devenas de la 14-a jarcento. Ekde la 16-a jarcento, fero estas prilaborita ĉi tie en multaj ŝtonminejoj. En 1839 estis establita en Šindelová ferfabriko, kiu inkluzivis, krom la altforno, ankaŭ rulfabrikojn, moderigajn plantojn kaj martelmuelejon. Ĉi tie estis uzata vapormaŝino, unu el la unuaj en la ĉeĥaj landoj. Dum la unua mondmilito, tiuj ĉi ferfabrikoj estis monopolprovizanto de lado por la produktado de ladskatoloj ĉie en la aŭstro-hungara monarkio. Kelkaj armilkomponentoj ankaŭ estis produktitaj ĉi tie.
Šindelová situas en frosta baseno[1] kaj en ĉi tiea meteorologia kaj fenologia[2] stacioj estas registrataj unuj el la plej malaltaj temperaturoj en Ĉeĥio, kiuj sinkas sub nulon eĉ en kelkaj matenoj somere.[3] Šindelová situas en refreŝigeja regiono, en la municipo estas natura baniĝejo sur fiŝlago Tajch.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 739 |
1880 | 3 580 |
1890 | 3 444 |
1900 | 3 486 |
1910 | 3 646 |
1921 | 3 514 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 509 |
1950 | 499 |
1961 | 500 |
1970 | 367 |
1980 | 249 |
1991 | 223 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 256 |
2014 | 292 |
2016 | 294 |
2017 | 305 |
2018 | 302 |
2019 | 302 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 303 |
2021 | 309 |
2022 | 308 |
2023 | 311 |
2024 | 302 |
La municipo konsistas el tri partoj kun ses bazaj setlejunuoj sur kvin katastraj teritorioj: (nombro de domoj kaj loĝantoj laŭ popolnombrado en 2001)
Sur la teritorio de municipo krom la menciitaj setlejoj troviĝis ankaŭ hodiaŭ jam pereintaj domaroj Břidlová (Schieferhütten) kaj Javořina (Ahornswald).
|