Širkovce

Širkovce situas en la plej griza regiono

Širkovce, hungare Serke (ŝerke) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Širkovce situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de rojo Rimava, laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 12 km-ojn.

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1264 en formo "Sirque". Post 1274 fortikaĵo konstruiĝis havanta la nomon Kapla. En 1443 la husanoj okupis ĝin, poste Matiaso la 1-a reokupis. Pro la konstantaj militoj la vilaĝo senhomiĝis en la 18-a jarcento, la fortikaĵo ruiniĝis. En 1910 loĝis en Serke 955 da homoj, (945 hungaroj, 6 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Serke apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Širkovce 884 da homoj, (760 hungaroj, 73 slovakoj, 42 ciganoj, unusola serbo).

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]