Ŭat Benĉamabopit | ||
---|---|---|
templo | ||
Ŭat [+] | ||
Lando | Tajlando | |
Situo | Bangkoko | |
- koordinatoj | 13° 45′ 58″ N, 100° 30′ 51″ O (mapo)13.766111111111100.51416944444Koordinatoj: 13° 45′ 58″ N, 100° 30′ 51″ O (mapo) | |
Ŭat Benĉamabopit | ||
Vikimedia Komunejo: Wat Benchamabophit [+] | ||
Ŭat Benĉamabopit aŭ Wat Benchamabophit Dusitvanaram (taje วัดเบญจมบพิตรดุสิตวนารามราชวรวิหาร) estas budhisma templo (Ŭat) en la distrikto Dusit de Bankoko, Tajlando. Konata ankaŭ kiel marmora templo, ĝi estas unu el plej belaj temploj de Bankoko kaj ĉefa turisma allogaĵo. Ĝi estas ekzemplo de la bankoka ornamostilo de altaj gabloj, ŝtupecaj tegmentoj kaj prilaboritaj pintoj.[1]
En 2005, la templo estis konsiderita de UNESCO por studo por futura deklaro kiel Monda heredaĵo de Unesko.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Ŭat Benĉamabopit kiel Benĉamabotrip:
13° 45′ 58″ N 100° 30′ 51″ O / 13.76611 °N, 100.51417 °O (mapo)