Žehušice | ||
kampurbo | ||
Empira kastelo en Žehušice
| ||
|
||
Oficiala nomo: Žehušice | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | |
Distrikto | Distrikto Kutná Hora | |
Administra municipo | Čáslav | |
Historia regiono | Bohemio | |
Situo | Žehušice | |
- alteco | 438 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 58′ 04″ N 15° 24′ 26″ O / 49.96778 °N, 15.40722 °O (mapo) | |
Areo | 8,95 km² (895 ha) | |
Loĝantaro | 884 (2024) | |
Denseco | 98,77 loĝ./km² | |
Tabulo | Mezelba tabulo | |
Barita arbaro | Barita arbaro Žehušice | |
Unua skribmencio | 1350 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 285 75 | |
NUTS 3 | CZ020 | |
NUTS 4 | CZ0205 | |
NUTS 5 | CZ0205 534650 | |
Katastraj teritorioj | 2 | |
Partoj de kampurbo | 2 | |
Bazaj setlejunuoj | 2 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
Vikimedia Komunejo: Žehušice | ||
Retpaĝo: www.zehusice.cz | ||
Portalo pri Ĉeĥio |
Kampurbo Žehušice situas en Ĉeĥio, Mezbohemia regiono, distrikto Kutná Hora, en milde ondoforma pejzaĝo 8 km oriente de la urbo Kutná Hora, 9 km nordoriente de la urbo Čáslav. La plej grava vidindaĵo en Žehušice estas barita arbaro, en kiu oni bredas populacion de blanka cervobestaro de orienta deveno kaj de unika valoro. Vivas ĉi tie 884 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka I, Rohozec, Bílé Podolí, Chotusice kaj Vlačice.
Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Al la kampurbo apartenas urbopartoj:
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 332 |
1880 | 1 243 |
1890 | 1 252 |
1900 | 1 174 |
1910 | 1 066 |
1921 | 1 061 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 953 |
1950 | 765 |
1961 | 767 |
1970 | 698 |
1980 | 609 |
1991 | 582 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 578 |
2014 | 711 |
2016 | 755 |
2017 | 780 |
2018 | 773 |
2019 | 789 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 799 |
2021 | 838 |
2022 | 827 |
2023 | 876 |
2024 | 884 |
Barita arbaro en nuna formo estis aranĝita de grafo Thun en la jaro 1867 sur loko de estinta fišlago Kravinec inter vilaĝoj Žehušice kaj Bojmany. En arbaro estas multaj raraj specioj de kverkoj, fagoj, aceroj, liliodendroj, platanoj, poploj, salikoj kaj koniferoj. Nuntempe en la barita arbaro vivas ĉirkaŭ 130 blankaj cervoj kaj kun ili oni bredas ĉi tie nigran mutacion de damao makulita (Dama dama) Baritan arbaron oni povas en turisma sezono de la 15-a aprilo ĝis 15-a oktobro viziti kun ĉiĉerono. La trarigardo estas nur unu tage, komenciĝas je la 10-a horo kaj daŭras proksimume unu horon. En la arbaro estas ankaŭ instrua pado.
La kastelo estis origine konstruigita de grafo Hohenstein en la jaro 1679 en baroka stilo. En la jaro 1826 rekonstruigis ĝin grafo Thun en empira stilo. Al la kastelo apartenas antaŭkastelejo, kie estis loĝejoj de administratoro, pordisto kaj ĉambroj por servistaro. Post la dua mondmilito en la kastelo estis lernejo kaj post la jaro 1989 ĝi estis redonita al ĝiaj originaj posedantoj. La kastelo ne estas publike alirebla. Al la kastelo apartenas parko kun multaj raraj arbospecioj, kiu estas alirebla dum la tuta jaro.
Preĝejo de Sankta Marko, malfrubaroka, konstruita en la jaro 1760, riparita en la jaroj 1800 kaj 1932. Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo, kun kvadrataj sakristio kaj oratorio sur ambaŭ flankoj. La ĉefa frontono estas plata, triaksa, kronita per gablo. La presbiterejo estas volbita per plataĵo kun stuka spegulo kaj pentrista kasetado. En supro estas pentraĵo de Kronado de Sankta Maria. La navo estas plate plafonita, la ĥorejo estas masonita. La vandoj en navo kaj presbiterejo estas dividitaj per pilastroj kun riĉa ornamaĵo. Sakristio kaj oratorio estas volbitaj per malaltaj plataĵoj kun stukaj speguloj.
Ekipaĵo: La ĉefaltaro estas pentrita arkitekturaĵo, bildo de Sankta Marko estas el la jaro 1760. Flankaj altaroj estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800, bildo de Vizito de Sankta Maria estas de Z. Rudl el la jaro 1910. La predikejon el la 2-a duono de 18-a jarcento ornamas reliefo Predikado sur la Monto. Ok ŝtonaj figuraj tomboŝtonoj estas enmasonitaj sur vando de la navo kaj sur muro de la tombejo. En angulo de la tombejo estas kampanilo en maŭra stilo, konstruita en jaroj 1770 - 1800. Antaŭ la kampanilo estas statuo de Sankta Floriano. La preĝejon eblas viziti nur dum dimanĉa diservo, la kampanilo ne estas alirebla.
Monumento al soldatoj falintaj en la unua mondmilito.
Proksime de la urbeto okazis en la jaro 1742 prusa-aŭstria batalo apud Chotusice. Konfliktis tie habsburga batalestro Karolo Aleksandro de Loreno kaj prusa reĝo Frederiko la 2-a
Ĝi estas protektata teritorio apud rivereto Brslenka maldekstre de la ŝoseo Rohozec - Žehušice. Protektataj estas kelkaj malgrandaj subĉielaj minejoj, kiuj estas trovejoj de mezozoikaj fosilioj. Akvoplena minejo estas signifa kaŝejo de akva faŭno.
Memorinda kverko tigofrukta (Quercus robur) kreskas proksimume 1 km nordokcidente de Žehušice. Ĝi estas proksimume 20 m alta, cirkonferenco de la trunko estas ĉirkaŭ 370 cm. Ĝia sanstato estas tre malbona.
Jan Václav Stich naskiĝis en la jaro 1746 en Žehušice kiel filo de ĉaristo kaj servutulo de grafo Thun. Li atingis mondan famecon per sia ludado je ĉaskorno sub pseŭdonimo Giovanni Punto. La grafo ebligis al talentita knabo studi ludadon, sed poste Stich devis reveni al Žehušice kaj eĉ krom devo ludi en orkestro li havis devon servi kiel livrejulo. Pro tio Stich fuĝis kaj sub pseŭdonimo famiĝis ĉefe kiel ĉaskorna virtuoso kaj ankaŭ kiel violonisto kaj komponisto. Por honori lin okazas en Žehušice ĉiujare Soleno de ĉaskorno.
|