Živanice | |||
municipo | |||
Baroka biena pordego en Živanice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Živanice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Lázně Bohdaneč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rojo | Bukovka | ||
Situo | Živanice | ||
- alteco | 217 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 03′ 41″ N 15° 38′ 48″ O / 50.06139 °N, 15.64667 °O (mapo) | ||
Areo | 5,24 km² (524 ha) | ||
Loĝantaro | 1 013 (2024) | ||
Denseco | 193,32 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1226 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 42 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575593 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Živanice | |||
Retpaĝo: www.zivanice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Živanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 8 km nordoriente de la urbo Přelouč kaj 3 km sudokcidente de la urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 1 013 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Neratov, Černá u Bohdanče, Lázně Bohdaneč, Pardubice, Přelouč kaj Přelovice.
La unua skriba mencio pri Živanice devenas el la jaro 1136, kiam ĝin aĉetis episkopo de Olomouc Jindřich Zdík, verŝajne filo de kronikisto Kosmas. De la jaro 1361 ĝi estis havaĵo de la monaĥejo de Opatovice kaj en la jaro 1491 la vilaĝo estis vendita al Vilém el Pernštejn.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 029 |
1880 | 1 075 |
1890 | 1 038 |
1900 | 1 061 |
1910 | 1 059 |
1921 | 969 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 973 |
1950 | 830 |
1961 | 937 |
1970 | 883 |
1980 | 872 |
1991 | 788 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 828 |
2014 | 959 |
2016 | 986 |
2017 | 1 005 |
2018 | 991 |
2019 | 1 000 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 988 |
2021 | 945 |
2022 | 976 |
2023 | 996 |
2024 | 1 013 |
En la vilaĝo troviĝas gotika preĝejo de Anunciacio el la jaro 1350 (atestita en la jaro 1361), kiu estas kultura memorindaĵo. Estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun turo sur norda flanko, havanta en teretaĝo sakristion. Sur okcidenta flanko estas antaŭĉambreto. La presbiterejo kaj turo estas apogataj per pilieroj. La presbiterejo estas kruce volbita kun pinta triumfarko, en la navo plata kaseda plafono kaj ligna ĥorejo, sur okcidenta flanko gotika ortangula portalo. La ĉefaltaro estas malfrugotika, en centro statuoj de Sankta Maria, Sankta Barbara kaj Sankta Rozalia, sur altaro de Sankta Jozefo novtempa bildo de tiu sanktulo kaj malfrugotikaj plataĵaj bildoj de Sankta Maria Magdalena kaj de Madono, sur altaro de Sankta Venceslao novtempa bildo de la sanktulo kaj malfrugotikaj plataĵaj bildoj de Sankta Ursula, Rozalia, Apolonia kaj de Anuncoacio. En la preĝejo troviĝas valora statuo de Sankta Barbara el la 1-a duono de 16-a jarcento kaj bildo de Anunciacio de J. Kramolín.
Biena domo n-ro 3 kaj domo n-ro 26 kun triaksa pordego el la 2-a duono de la 19-a jarcento.
En la jaro 1645 estis en Živanice granda sveda soldataro; sveda generalo Torstenson mem kontrolis ekzercadon de la soldatoj sur vilaĝplaco. Fratoj Pavelák kaŝitaj en turo de la preĝejo per unu sola pafo la generalon mortpafis. La svedoj eĉ ne sciis de kie ekis la pafo kaj prefere de la vilaĝo foriris. Sed certe la viktimo estis alia sveda oficiro, ĉar generalo Torstenson mortis en la jaro 1851 en Stokholmo.
|