Žáravice

Koordinatoj: 50° 06′ 25″ N 15° 33′ 26″ O / 50.10694 °N, 15.55722 °O / 50.10694; 15.55722 (mapo)
Žáravice
municipo
Žáravice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Žáravice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Rivero Sopřečský potok
Situo Žáravice
 - alteco 275 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 25″ N 15° 33′ 26″ O / 50.10694 °N, 15.55722 °O / 50.10694; 15.55722 (mapo)
Katastro 2,74 km² (274 ha) Žáravice
Loĝantaro 118 (2024)
Denseco 43,07 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1436
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 16
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 576042
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žáravice
Retpaĝo: www.zaravice.wbs.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Žáravice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 10 km norde de urbo Přelouč, 10 km okcidente de urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 118 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malé Výkleky, Sopřeč, Vápno, Voleč kaj Vyšehněvice.

La vilaĝo estis unue menciata en la jaro 1436, kiam posedis ĝin Diviš Bořek el Miletínek. De la jaro 1490 ĝi apartenis al Vilém de Pernštejn. Nordoriente de Žáravice sur monteto estas domaro Sušiny aŭ Na Hradech (Sur Burgoj), kie onidire staris fortikaĵeto. En tiu loĝis rabisto Jan Kozel el Sušiny. Sed en la jaro 1492 estis la sidejo detruita kaj nomita rabisto forpelita.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869138
1880179
1890191
1900140
1910197
1921205
JaroLoĝantoj
1930207
1950171
1961163
1970149
1980142
1991151
JaroLoĝantoj
2001150
2011134
2014127
2016127
2017126
2018127
JaroLoĝantoj
2019121
2020122
2021120
2022116
2023116
2024118

La fiŝlago Švihov, monteto Na Hradech kaj apuda arbaro estis proklamitaj natura rezervejo, en kiu troviĝas vico da protektataj kreskaĵoj. La rezervejo estas ankaŭ edeno por kantbirdoj. Kelkaj specioj de ili en aliaj lokaĵoj ne aperas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Arĥeologiaj spuroj de mezepoka fortikaĵejo Sušiny - Hrada
  • Subĉiela teatrejo
  • Ŝtona kruco

En arbara dometo proksime de fortikaĵeto Sušiny loĝis povra lignokarbisto kun sia multnombra familio. Lia plej juna filo devis servi ĉe malbona sorĉistino. La junulo superruzis ŝin, akiris riĉan rekompencon por sia servado kaj edziĝis al bela filino de fortikaĵposedanto.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]