Șeica Mică | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Sibiu | |
Alinome | Kisselyk (hungare), Kleinschelken (germane) | |
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő | |
Situo | 46° 3′ N, 24° 8′ O (mapo)46.05472222222224.130277777778Koordinatoj: 46° 3′ N, 24° 8′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 311 m | |
Poŝtkodo | 557255 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.589 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,064 (en 2011; 1.168 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 145747 | |
Șeica Mică [ŝejka mika] (hungare: Kisselyk, germane: Kleinschelken) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Mediaș. En 1910 ĝi havis 1 966 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 1 191 (rumanoj, 7 % da germanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1318. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye).
Administre apartenas al la komunumo ankaŭ la vilaĝo Soroștin.
La similnoma komunumo Șeica Mare situas nur 4 km sud-oriente. La rumanaj nompartoj mică/mare signifas "malgranda"/"granda", same kiel la hungaraj nompartoj kis/nagy; la germana nomo de Șeica Mare, Marktschelken, tamen laŭvorte signifas ne "granda Schelken", sed "bazarejo Schelken".
|