Șintereag | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bistrița-Năsăud | |
Alinome | Somkerék (hungare), Siebenkragen (germane) | |
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | |
Situo | 47° 11′ N, 24° 17′ O (mapo)47.18055555555624.288611111111Koordinatoj: 47° 11′ N, 24° 17′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 274 m | |
Poŝtkodo | 427320 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3.819 (en 2009) | |
– vilaĝo | 933 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 34912 (komunumo: 34903 | |
Șintereag [ŝinterjag] (hungare: Somkerék [ŝomkere:k]) estas komunumo en Rumanio okcident-nordokcidente de Bistrița. Administre apartenas al ĝi Caila, Cociu, Blăjenii de Jos, Blăjenii de Sus, Șintereag-Gară, Șieu-Sfântu.
En 1910 ĝi havis 1 098 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1 043 (rumanoj, 25 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 933 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 685 | 73,4 % |
hungaroj | 244 | 26,2 % |
En la tuta komunumo estis 87,7 % da rumanoj.
Ĝia unua mencio skriba estas el 1325. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). En ĝia reformita preĝejo troviĝas ĥorejo kaj pentritaj benkoj el la jaro 1761 faritaj de Lorenz Umling.
|