Évariste Lévi-Provençal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Évariste Lévi-Provençal | |||||
Naskonomo | Maklouf Evariste Levi | ||||
Naskiĝo | 4-an de januaro 1894 en Alĝero | ||||
Morto | 23-an de marto 1956 (62-jaraĝa) en avenue Émile-Deschanel, 7-a arondismento de Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Alĝero vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto universitata instruisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Orientalistiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Nasab Kuraish (Dār al-Maʻārif, 1982) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Évariste Lévi-Provençal (Konstantino, Alĝerio, 4an de januaro 1894 – 1956) estis historiisto, verkisto, orientalista arabisto kaj franca tradukisto.
Lia origina nomo estis Makhlouf Evariste Levi, kaj li estis de juda nordafrika origino. Je la aĝo de dek naŭ jaroj li francigis sian nomon kiel Évariste Lévi-Provençal. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj francaj arabistoj, estinte direktoro de la Instituto de Islamaj Studoj en Alĝero, profesoro de la Universitato de Alĝero (1927) kaj de la Sorbono (1945). Li estis specialisto en temoj rilataj kun Alandalusio.
Estas grava lia laboro kiel eldonisto kaj tradukisto (en iuj kazoj en kunlaborado kun la hispana arabisto Emilio García Gómez). Li malkovris en arabaj landoj iujn gravajn manuskriptojn kiel la memorojn de Abd’Allah ben Buluggin aŭ neeldonitajn dokumentojn pri la historio de la almohadoj.
Li apartenis al la tradicio de historiistoj kiuj komencis uzi la arabajn fontojn, kaj li estas fundamenta por la studo de la du unuaj jarcentoj de la araba ĉeesto en Hispanio[1].