(137108) 1999 AN10 | |
asteroido | |
terrenkonta asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (137108) 1999 AN10 |
Aliaj nomoj | 1999 AN10 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 13-a de januaro 1999 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
218,204 Gm (1,459 AU) 95,564 Gm (0,6388 AU) 340,844 Gm (2,278 AU) |
Discentreco | 0,5620 |
Meza anomaliangulo | 223,355° Epoko 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 39,934° |
Periodo | 643,435 tagoj (1,762 jaro) |
Longitudo de suprenira nodo |
314,378° |
Argum. de periapsido | 268,316° |
Terdistanco - Minimuma |
30 650 km (0,0002049 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,8 – 1,8 km[1] |
Maso | ~2,9 × 1012 kg[2] |
Rotacia periodo | 0,21 tago (5,041 horoj) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 18,09 |
(137108) 1999 AN10 estas tre malgranda terrenkonta apolona asteroido rigardita kiel potence danĝera objekto.
Ĝi estis malkovrita la 13-an de januaro 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
Andreas Doppler kaj Arno Gnädig[3] ritrovis ĝin sur bildoj de 1955. En tute, ĝi estis observita 166 foje inter 1955 kaj 2006.
Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 4:7 kun la Tero.
Ĝia tre discentra kaj tre klinata orbito krucas tiun de la Tero je siaj ambaŭ nodoj. Ĝia tera MOID estas danĝere malgranda : 0,0002049 astronomia unuo (kalkulita por la epoko de la 1-a de julio 2021) tie estas nur 30 650 kilometroj.
Dum la proksima paso de 2027, ĝi atingas ŝajnan magnitudon de 7,3 kaj estas videbla per binoklo.
Aliflanke, ĝia orbito ekstere tanĝas tiun de Merkuro kaj krucas tiujn de Venuso kaj de Marso, sed ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de ĉi tiuj tri lastaj planedoj:
Oni povus rigardi ĝin kiel venusrenkontan kaj marsrenkontan asteroidon.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (137001–138000) | Poste: |
---|---|---|
(137107) 1999 AT6 | (137108) 1999 AN10 | (137109) 1999 AL11 |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (137108) 1999 AN10 en la angla Vikipedio.