(145480) 2005 TB190 | |
transneptuna objekto | |
![]() la Kosmoteleskopo Hubble en 2011 | |
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (145480) 2005 TB190 |
Aliaj nomoj | 2005 TB190 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | A. C. Becker, A. W. Puckett kaj J. Kubica |
Dato de malkovro | 11-a de oktobro 2005 |
Loko de malkovro | Sunspot (Usono). |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
11,498 Tm (76,860 AU) 6,912 Tm (46,206 AU) 16,084 Tm (107,514 AU) |
Discentreco | 0,3988 |
Meza anomaliangulo | 2,766° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 26,410° |
Periodo | 246120,257 tagoj (673,841 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
180,451° |
Argum. de periapsido | 171,401° |
Terdistanco - Minimuma |
6,762 Tm (45,204 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 372 — 469 km |
Rotacia periodo | 0,5283 tago (12,68 horoj) |
Geometria albedo | 0,195 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 4,53 |
(145480) 2005 TB190 estas tre granda, meze hela transneptuna objekto, ano de la disa disko, malkovrita la 11-an de oktobro 2005 de la usonaj astronomoj Andrew C. Becker, Andrew W. Puckett kaj Jeremy Martin Kubica elde la Observatorio de Apache Point en Sunspot (Nov-Meksiko, Usono).
Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havas diametron de ĉirkaŭ 372 km ; por Michael E. Brown, ĝi havas diametron de 469 km (taksita per radiometria mezuro) kaj eble estas nanplanedo.[1]
Ĝi estas en orbita resonanco 1:8 kun Urano, do ne malproksima de resonanco 1:4 kun Neptuno. Tamen, simuladoj de orbitoj far'de Emel’janenko kaj Kiseleva en 2007 montris, ke ĝi ŝajnas havi malpli ol 1 % de ebleco esti en orbita resonanco 1:4 kun Neptuno.[2] Ĝi estas tro malproksima de Neptuno por havi gravita interago kun ĉi tiu planeto (ĝia neptuna MOID estas 16,4463 astronomiaj unuoj, aŭ 2,460 miliardoj da km), tamen, se Neptuno estis migrinta eksteren, povus esti periodo, kie ĝi havis pli grandan discentrecon.
(145480) 2005 TB190 pasis ĉe sia perihelio la 16-an de novembro 2016.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (145001–146000) | Poste: |
---|---|---|
(145479) 2005 TE124 | (145480) 2005 TB190 | (145481) 2005 UA72 |