10250 Hellahaasse | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10250 Hellahaasse |
Aliaj nomoj | 1252 T-1 ; 1997 RK |
Nomita laŭ | Hella Haasse vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 25-a de marto 1971 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
349,488 Gm (2,336 AU) 336,135 Gm (2,247 AU) 362,841 Gm (2,426 AU) |
Discentreco | 0,03821 |
Meza anomaliangulo | 337,415° |
Klinangulo | 6,549° |
Periodo | 1304,243 tagoj (3,571 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
198,226° |
Argum. de periapsido | 344,233° |
Terdistanco - Minimuma |
186,523 Gm (1,247 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,506 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,208 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,3 |
10250 Hellahaasse estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 25-an de marto 1971 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj kaj geezoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Palomar-Leiden Enketo pri Trojanoj" (angle Palomar-Leiden Trojan Survey).
Ĝi estis nomita en memoro de la nederlanda verkistino Hella Haasse (1918 — 2011). Ŝi verkis pli ol 25 romanojn, multe el ili historiajn ; ŝi estis tradukita en multenombrajn lingvojn. Iuj el ŝiaj plej legataj romanoj, kiel : Oeroeg, Heren van de thee kaj Sleuteloog, havas lokon en Nederlanda Hindio, kie ŝi adoltiĝis.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10249 Harz | 10250 Hellahaasse | 10251 Mulisch |