10286 Shnollia | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10286 Shnollia |
Aliaj nomoj | 1982 SM6 ; 1971 TQ1 ; 1986 XS ; 1993 RJ |
Nomita laŭ | Simon Shnoll vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ |
Dato de malkovro | 16-a de septembro 1982 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Krimeo) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
357,392 Gm (2,389 AU) 311,153 Gm (2,080 AU) 403,631 Gm (2,698 AU) |
Discentreco | 0,1294 |
Meza anomaliangulo | 140,614° |
Klinangulo | 6,930° |
Periodo | 1348,736 tagoj (3,693 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,27 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
6,152° |
Argum. de periapsido | 16,165° |
Terdistanco - Minimuma |
161,965 Gm (1,0827 AU) |
Naturaj satelitoj | ? |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4,156 ± 0,120 |
Rotacia periodo | 0,555 tago (13,32 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,282 ± 0,056 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,6 |
10286 Shnollia estas tre malgranda, tre hela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de septembro 1982 de la rusa astronomino Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno, tiam en Sovetunio, de 1992 en Aŭtonoma Respubliko Krimeo, nun en Respubliko Krimeo (de facto en Rusio).
Ĝia nomo honoras la rusan sovetunian biofizikiston kaj biokemiiston Simon Eljeviĉ Ŝnol (cirile : Симон Эльевич Шноль, 1930–2021), de la Instituto pri Biofiziko de la Rusia Akademio de Sciencoj. Li verkis librojn pri la sorto de elstaraj sovetuniaj biologiistoj.
Observoj de lumaj kurboj en 2019 kaj 2021 far'de Eric Barbotin, Raoul Behrend, André Debackère, Matthieu Conjat, Anaël Wünsche kaj Marc Bretton lasas suspekti, ke ĝi estus duopa asteroido.[1]
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10285 Renémichelsen | 10286 Shnollia | 10287 Smale |