1089 Tama | |
asteroido | |
![]() Modelo de 1089Tama per inverso de luma kurbo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 1089 Tama |
Aliaj nomoj | 1927 WB; 1930 ST; 1952 HE4; A894 VA; A904 VD; A919 HA |
Nomita laŭ | Tama River vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Oikawa Okurō |
Dato de malkovro | 17-a de novembro 1927 |
Loko de malkovro | Tokio |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
331,1758 Gm (2,2138 AU) 289,2096 Gm (1,9332 AU) 373,1421 Gm (2,4943 AU) |
Discentreco | 0,1267 |
Meza anomaliangulo | 24,9463° |
Klinangulo | 3,7274° |
Periodo | 1203,0904 tagoj (3,2939 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 20,0179 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
71,5161° |
Argum. de periapsido | 354,2998° |
Naturaj satelitoj | S/2003 (1089) 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Ĉefa korpo: 10,7 ± 0,5 km Kombinata: 10,7 ± 0,5 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ (8,9 ± 3,2) × 1014 kg ~ 2 500 ± 300 kg/m3 ~ 0.0036 m/s² ~ 6,8 m/s |
Rotacia periodo | 0,6852 tago (16,44 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 179 K |
Geometria albedo | 0,2424 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | ? |
Absoluta magnitudo | 11,60 |
1089 Tama estas malgranda hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Flora familio.
Ĝi estis malkovrita la 17-an de novembro 1927 de la japana astronomo Oikawa Okurō elde la Observatorio de Tokio.
Ĝi ricevis la nomon de la rivero Tama, kiu fluas apud Tokio.
Asteroida satelito estis malkovrita per analizo de ĝia luma kurbo, inter la 24-a de decembro 2003 kaj la 5-a de januaro 2004 far de Raoul Behrend, René Roy, Claudine Rinner, Pierre Antonini, Petr Pravec, Alan W. Harris, Stefano Sposetti, Russell I. Durkee, kaj Alain Klotz. Ĝi estis anoncita la 12-a de januaro 2004[1].
Tiu satelito nomita per S/2003 (1089) 1 havas diametron de ĉirkaŭ 7,33 km kaj orbitas je 20,7 ± 1,3 km de la centra korpo en reciproke ligita rotacio (16,44 horoj).
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1088 Mitaka | 1089 Tama | 1090 Sumida |