11753 Geoffburbidge | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 11753 Geoffburbidge |
Aliaj nomoj | 2064 P-L ; 1989 WV4 |
Nomita laŭ | Geoffrey Burbidge vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 24-a de septembro 1960 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
476,533 Gm (3,185 AU) 434,357 Gm (2,903 AU) 518,710 Gm (3,467 AU) |
Discentreco | 0,08851 |
Meza anomaliangulo | 55,297° |
Klinangulo | 3,548° |
Periodo | 2076,588 tagoj (5,685 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,70 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
298,581° |
Argum. de periapsido | 193,356° |
Terdistanco - Minimuma |
286,956 Gm (1,918 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 7,866 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,114 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,6 |
11753 Geoffburbidge estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels, de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj kaj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la Palomar–Leiden survey.
Ĝi estis fotita de Tom Gehrels, okaze de tiu kampanio, sur unu el la 130 fotografiajn platojn eksponitaj en septembro kaj oktobro 1960, per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San Diego, Kalifornio). La fotaj platoj tiam eksponitaj estis poste senditaj en la Observatorion de Leiden (Nederlando), kie ili estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.
Ĝi estis nomita en memoro de la brita-usona astrofizikisto Geoffrey Burbidge (1925–2010), kiu, kun Margaret Burbidge, William Alfred Fowler kaj Fred Hoyle, montris en 1957 kiel plejparto el la elementoj estis produktitaj en la nukleaj reakcioj en la steloj. Fervora partizano de la kosmologia modelo de la Stacionara Universo, li estis ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego de 1962.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (11001 - 12000) | Poste: |
---|---|---|
11752 Masatakesagai | 11753 Geoffburbidge | 11754 Herbig |