Salacio ![]() | |
Transneptuna objekto | |
![]() astronomia simbolo
| |
![]() Salacio kaj ĝia luno Aktaeo fotitaj de la Keck-teleskopo, 2010
| |
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 120347 Salacia |
Aliaj nomoj | 2004 SB60 |
Astronomia simbolo | ![]() |
Nomita laŭ | Salacia vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | K. M. Barkume, H. G. Roe kaj M. E. Brown |
Dato de malkovro | 22-a de septembro 2004 |
Loko de malkovro | Mt. Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6,311 Tm (42,185 AU) 5,640 Tm (37,698 AU) 6,982 Tm (46,672 AU) |
Discentreco | 0,1064 |
Meza anomaliangulo | 123,120° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 23,921° |
Periodo | 100077,313 tagoj (273,997 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
279,880° |
Argum. de periapsido | 312,309° |
Terdistanco - Minimuma |
5,495 Tm (36,733 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 914 ± 39 km Ĉefa korpo : 866 ± 37 km |
Maso - Denso |
4,92 x 1020 ± 7,1 x 1018 kg 1,26 ± 0,16 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,254 tago (6,09 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,044 ± 0,004 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 4,1 |
Videbla magnitudo | 20,7 vd |
120347 Salacio estas tre granda, malhela duopa transneptuna objekto malkovrita la 22-an de septembro 2004 de la usonaj geastronomoj Kristina M. Barkume, Henry G. Roe kaj Michael E. Brown elde la Observatorio de la Monto Palomar (San-Diego, Kalifornio, Usono). Ĝi esti retrovita sur fotoj de 1982.
Ĝi iam estis klasifikata kiel kubevano : "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj havas feblajn orbitajn discentrecon kaj klinecon, kaj kiuj ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj.[1] Tamen, ĝi havas grandan klinecon kaj estas proksima de la resonanco 3:5 kun Neptuno. Ĝi estas prefere rigardita kiel objekto de la " vastigita disa disko ".
Kvankam ĝia orbito similas tiujn de la Haŭmea familio, ĝi ne estas ano de tiu familio : ĝi havas plej malgrandan albedon inter la konataj transneptunaj objektoj kaj en ĝia spektro mankas la sorbaj bendoj de la akva glacio, karakteriziloj de la Haŭmeaj familianoj.[2] De 2019, la kombinata maso de la sistemo Salacio – Aktaeo estas taksata je (4,922 ± 0,071) x 1020 kg
Michael E. Brown listigis ĝin kiel preskaù certe nanplanedon[3] kun taksata diametro de 921 km, sed IAU ne formale agnoskis tion.
Ĝia satelito, Aktaeo, estis malkovrita la 21-an de julio 2006 de Keith S. Noll, Harold F. Levison, Denise C. Stephens kaj William Grundy uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 19-an de septembro 2004.
Tiu satelito havas diametron de 290 ± 21 km, orbitan duonan grandakson de 5724 ± 27 km kaj orbitan periodon de 5,493882 ± 0,000023 tagoj t.e. 131,85 horoj. Ĝia orbita klineco estas 23,59° ± 0,36° kun malgranda discentreco : 0,0098 ± 0,0038.
La ĉefa korpo ricevis la nomon de la romia diino Salacio, edzino de Neptuno kaj ekvivalentino de la helena Amfitrito. La satelito estis nomita laù la nereidino Aktaeo.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (120001–121000) | Poste: |
---|---|---|
(120346) 2004 RG319 | 120347 Salacio | (120348) 2004 TY364 |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 120347 Salacia en la angla Vikipedio.