137052 Tjelvar | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 137052 Tjelvar |
Aliaj nomoj | 1998 VO33 |
Nomita laŭ | Þjelvar vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Claes-Ingvar Lagerkvist |
Dato de malkovro | 15-a de novembro 1998 |
Loko de malkovro | La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
186,693 Gm (1,248 AU) 35,553 Gm (0,2377 AU) 337,833 Gm (2,258 AU) |
Discentreco | 0,8096 |
Meza anomaliangulo | 122,008° Epoko: 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 14,909° |
Periodo | 509,217 tagoj (1,394 jaro) |
Longitudo de suprenira nodo |
64,289° |
Argum. de periapsido | 209,909° |
Terdistanco - Minimuma |
10,243 Gm (0,06847 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Rotacia periodo | 0,3753 tago (9,007 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,73 vd |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | V |
Absoluta magnitudo | 16,96 |
137052 Tjelvar estas merkurrenkonta, venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta apolona asteroido.
Ĝi estis malkovrita la 15-an de novembro 1998 de la sveda astronomo Claes-Ingvar Lagerkvist elde la Observatorio La Silla en Ĉilio.
Ĝi estis nomita laŭ la nordĝermana heroo Tjelvar, kiu, laŭ gutniska sagao de la 13-a jarcento, estis la unua loĝanto de Gotlando. Farinte fajron, li malhelpis, ke la insulo enabismiĝis dum la nokto.
Vidu ankaŭ: 10794 Vänge.
Ĝi estas asteroido de spektra klaso "V": "ŝtona" asteroido proksima de tiuj de la klaso "S", kun ĉeesto de pli da pirokseno ol en la ordinara tipo "S". La spektroj de tiaj korpoj estas proksima de tiu de 4 Vesta kaj de la meteorŝtonoj HED.
Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 4:3 kun Marso.
Ĝia treege discentra orbito krucas tiujn de Merkuro, de Venuso, de la Tero kaj de Marso.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (137001–138000) | Poste: |
---|---|---|
(137051) 1998 VA27 | 137052 Tjelvar | (137053) 1998 VQ33 |