1866 Sizifo | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 1866 Sisyphus |
Aliaj nomoj | 1972 XA |
Nomita laŭ | Sizifo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Paul Wild |
Dato de malkovro | 5-a de decembro 1972 |
Loko de malkovro | Berno |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
283,242 Gm (1,893 AU) 130,753 Gm (0,8740 AU) 435,730 Gm (2,913 AU) |
Discentreco | 0,5384 |
Meza anomaliangulo | 331,148° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 41,206° |
Periodo | 951,582 tagoj (2,605 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
63,473° |
Argum. de periapsido | 293,082° |
Terdistanco - Minimuma |
15,531 Gm (0,1038 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 8,48 ± 1,27 km Ĉefa korpo: 8,44 ± 1,27 km |
Rotacia periodo | 0,0996 tago (2,391 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,15 ± 0,045 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 12,44 |
1866 Sizifo estas malgranda, meze hela apolona asteroido.
Ĝi estis malkovrita la 5-an de decembro 1972 de la svisa astronomo Paul Wild elde la Observatorio Zimmerwald apud Berno.
Ĝi ricevis la nomon de Sizifo, kondamnita ruligi rokon en infero, en la helena mitologio.
Kun 8,44 km de diametro, ĝi estas la plej granda el la konataj apolonaj asteroidoj; ĝi estas de sama grando kiel la objekto, kiu okazigis la kretacean-terciaran eventon.
Ĝia rimarkinde klinata kaj discentra orbito passas inter la orbitoj de Marso kaj de la Tero: ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido:
Observoj per radaro en decembro 1985 elde la radioteleskopo de Arecibo montris, ke ĝi estas duopa asteroido.[2]
Ĝia satelito havas diametron de 0,84 ± 0,44 km, orbitan duonan grandakson de taksita je 19 km kaj orbitan periodon de 27,12 horoj (1,13 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1865 Cerbero | 1866 Sizifo | 1867 Deifobo |