1941: Counter Attack | |
---|---|
Disvolvo | Capcom |
Eldoninto | Capcom |
Muziko | Manami Matsumae |
Dato de lanĉo | Arkado
JP: Februaro 1990 NA: Majo 1990 EŬ: 1990 SuperGrafx JP: 23-a de aŭgusto 1991 |
Serio | 194X |
Platformo | Arkado, SuperGrafx |
Ĝenro | Arkada videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
1941: Counter Attack (esperante 1941: Kontraŭatako) estas vertikalruluma, arkada pafa videoludo fare de Capcom kaj unue eldonita en februaro 1990. Ĝi antaŭis 1942, kaj estis la tria ludo de la serio 19XX. Ĝi estis adaptita al SuperGrafx en 1991 kaj poste fariĝis disponebla ĉe GameTap. Ĝi estis eldonita al Capcom Classics Collection Remixed por PSP kaj al Capcom Classics Collection Vol. 2 por PlayStation 2 kaj Xbox. Ĝi estis sekvita de 19XX: The War Against Destiny en 1996.
La ludo okazas dum la Dua mondmilito. La ludanto devas pafi malamikajn aviadilojn de la akso Berlino-Romo-Tokio kaj kolekti armilajn bonusojn.[1] La ludo uzas vivofortan sistemon en kiu se la ludanto estas vundita, li perdas unu poenton de vivoforto. La ludanto estas detruita se trafita kun 0 vivoforto, tiam li ricevas la opcion daŭrigi. Fulmatakoj povas esti uzataj premante la butonon B, kiu kostas parton de vivenergion. Tri pasadoj estas fareblaj po nivelo kaj bonuso estas aljuĝita ĉe la fino de la nivelo por neuzitaj pasadoj. Ludanto 1 uzas P-38 Lightning kaj Ludanto 2 uzas novan aviadilon : la DH.98 Mosquito. La ludo ŝanĝiĝas de la originala Pacifika Fronto al la Okcidenta Fronto, en la norda Atlantika Oceano.
Ĝi estas la unua pafa videoludo kiu aldonas +1 al la poentaro kiam daŭrigo estas uzata.[1]
1941: Counter Attack unue estis eldonita en arkadejoj fare de Capcom kaj Electrocoin en 1990, kaj funkciis per CP System.[2][3] En februaro 2021, ĝi estis reeldonita en la dua pako de la kompilaĵo Capcom Arcade Stadium por Nintendo Switch.[4][5][6]
En Japanio, Game Machine listigis 1941: Counter Attack en sia eldono de la 15-a de marto 1990 kiel la tria plej populara arkadludo de la monato.[7] La ludo ricevis pozitivan aprezon de recenzistoj kaj premiojn de la revuo Gamest.[8] Tamen, la originala arkada versio ricevis mezbonan kritikojn de okcidentaj publikigaĵoj.[2][9] Kontraste, la konvertiĝo por SuperGrafx sekve havis tre pozitivan ricevon de japanaj kaj okcidentaj kritikistoj.[10][11] Legantoj de PC Engine Fan voĉdonis doni al la SuperGrafx versio poentaron de 19.44 el 30.[12]