234 Barbara | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 234 Barbara |
Aliaj nomoj | 1942 RL1; 1953 RE; 1975 XP |
Nomita laŭ | sankta Barbara vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Christian H. F. Peters |
Dato de malkovro | 12-a de aŭgusto 1883 |
Loko de malkovro | Clinton (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
356,976 Gm (2,386 AU) 269,815 Gm (1,804 AU) 444,138 Gm (2,969 AU) |
Discentreco | 0,244 |
Meza anomaliangulo | 27,462° |
Klinangulo | 15,351° |
Periodo | 1 346,361 tagoj (3,686 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,99 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
144,648° |
Argum. de periapsido | 192,204° |
Naturaj satelitoj | ebla duopa asteroido |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
43,8 km 45,476 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,77 × 1016 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0122 m/s² 0,0231 km/s |
Rotacia periodo | 1,1042 tago (26,5 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 177 K |
Geometria albedo | 0,228 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Absoluta magnitudo | 19,02 |
234 Barbara estas mezgranda hela asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Ĝi estis malkovrita, la 12-an de aŭgusto 1883, de la usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters, elde la observatorio de Clinton, en Nov-Jorkio.
Ĝia nomo verŝajne aludas al Sankta Barbara.
En februaro 2009, franca-itala teamo, per interferometria tekniko uzante la Very Large Telescope[1], elmontris ke 234 Barbara estus duopa asteroido, komponita el du korpoj de diametroj 37 kaj 21 kilometroj, ĉu kontaktantaj, ĉu disigataj de almenaŭ 24 kilometroj.[2]
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
233 Asterope | 234 Barbara | 235 Carolina |