2449 Kenoso | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 2449 Kenos |
Aliaj nomoj | 1978 GC |
Nomita laŭ | Kenos vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | William Liller |
Dato de malkovro | 8-a de aprilo 1978 |
Loko de malkovro | Cerro Tololo (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
285,519 Gm (1,909 AU) 237,420 Gm (1,587 AU) 333,617 Gm (2,230 AU) |
Discentreco | 0,1685 |
Meza anomaliangulo | 136,541° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 24,987° |
Periodo | 963,080 tagoj (2,637 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
179,836° |
Argum. de periapsido | 102,260° |
Terdistanco - Minimuma |
106,477 Gm (0,7118 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 3,17 km Ĉefa korpo: 3,09 km |
Rotacia periodo | 0,1603 tago (3,848 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,348 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | E |
Absoluta magnitudo | 14,07 |
2449 Kenoso estas tre malgranda duopa marsrenkonta asteroido, ano de la Hungaria familio.
Ĝi estas malkovrita la 8-an de aprilo 1978 de la astronomo William Liller elde la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo en Ĉilio.
Ĝi estas en orbitaj resonancoj 5:7 kun Marso kaj 9:2 kun Jupitero; ĝia marsa MOID estas 0,24509 astronomia unuo, tie estas 36,665 milionoj da km.
Ĝi ricevis la nomon de "Kenos", unua homo laŭ la mitologio de la Selknamoj, unuaj loĝantoj de Fajrolando. Kenos estis sendita de la Supera Estaĵo por alporti ordon en la mondo. Li kreis la homan rason uzante torfon por fari virajn kaj inajn organojn, li instruis al homoj lingvon kaj regulojn por krei harmonian socion.
Ĝia satelito estis malkovrita la 27-an de aprilo 2015 de B. D. Warner per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio de Palmer Divide (Colorado Springs, Koloradio), anoncita en junio 2015.
Tiu satelito havas estimatan diametron de 0,71 km, orbitan duonan grandakson estimata je 52 km kaj orbitan periodon de 0,6604 tago (15,85 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas 15,85 horoj: ĝi estas en ligita rotacio.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2448 Sholokhov | 2449 Kenoso | 2450 Ioannisiani |